Kioma horo estas?



Profilo

Meu perfil
BRASIL, Centro-Oeste, PARANOA, Mulher, Portuguese, Esperanto


Kiu mi estas?


Fabiola Carvalho

Iu kiu havas pasion por lerni, nur ne scias kion?

Saluton al ĉiuj! Mia persona nomo estas Fabiola kaj mia familia nomo estas Carvalho, mi estas 32-jara, edziniĝinta kaj havas tri infanojn. Mi konis Esperanton je 2006, sed mi eklernis ĝin nur kelkaj jaroj. Kiam mi havas tempon mia plej ŝatokupo estas lerni Esperanton, ankaŭ mi ŝatas studi pri gastronomio, greka mitologio, praktiki tajĝiĉuano-n kaj aliajn aferojn. Mi volas fari novajn amikojn por interŝanĝi bildkartojn, receptojn, lerni pri aliaj kulturoj ktp. Estus tre interese povi vojaĝi en fremdaj landoj kaj renkonti novajn kulturojn! Sed tio kostus multe da mono kaj mi ne scias kiel akiri tiun monon... Por mi, unu el la plej grandaj plezuroj de la vivo estas la gastronomio kaj, en mia kazo, ĉiufoje kiam mi vojaĝas mi ŝatas malkovri novajn gustojn... Se vi volas scii plie pri mi bonvolu demandi min. Mi respondos ĉiujn viajn demandojn. Kaj mia retpoŝt-adreso estas: kapsiketo@gmail.com

Sekso: Virina
Lando: Brazilo (BR)
Urbo: Brazilio
Religio: Mi estas katolika, sed tolerema.
Esperanto-nivelo: Mi ankoraŭ ne scias paroli flue en Esperanton.

PRI ESPERANTO


PRI ESPERANTO:

Esperanto estas lingvo kun regula gramatiko, sen esceptoj. La radikoj de la vortoj, finaĵoj, prefiksoj kaj sufiksoj estas sen esceptoj. El ĉi tio sekvas notinda avantaĵo por la rapida lernado kaj perfekta esprimo de la pensoj. Tre frue ĉiu lernanto povas diri: Mi parolas Esperante. Aŭ: Mi parolas iomete. Kaj vi? Vi povas respondi: Mi parolas iomete. Nun mi ekzercas min nur en la prononco. La iniciatinto de Esperanto estis la juna medicinisto-okulisto Doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof, aŭtoro de la unua gramatiko (en mil okcent okdek sep – 1887). Eble iu jam diris al vi, antaŭ statuo en placo de via urbo: Tiu estas la fondinto de Esperanto. La internacia lingvo devas esti sen diskriminacio. Do, ĝi devas esti neŭtrala lingvo. Neniu nacia lingvo taŭgas por esti internacia. Jen la devizo de la esperantistaro: "Por ĉiu popolo sia idiomo, Esperanto por ĉiuj popoloj". Esperanto estas la lingvo de la internacia kulturo. Nia unua cirklo kun propraj uzoj kaj kutimoj estas la familio. Poste venas la cirklo de amikoj, la urbo, la regiono, la provinco, la nacio. Fine venas la internacia cirklo. Via personeco ne estos kompleta, se vi forgesos la homaron. Ni uzu do la verdan stelon de Esperanto sur nia brusto. Vidu, mi havas verdan stelon; do mi estas esperantisto.

SOBRE O ESPERANTO:

O Esperanto é uma língua de gramática regular, sem exceções. As raízes das palavras, terminações, prefixos e sufixos são sem exceção. Disso segue notável vantagem, para a aprendizagem rápida, e expressão perfeita dos pensamentos. Muito cedo cada aluno pode dizer: Eu falo em Esperanto. Ou: Eu falo um pouquinho. E você? Você pode responder: eu falo um pouquinho. Agora estou apenas exercitando a pronúncia. O iniciador do Esperanto foi o jovem médico oculista Doutor Luís Lázaro Zamenhof autor em mil oitocentos e oitenta e sete (1887) da primeira gramática. Possivelmente alguém disse a vocês, ante uma estátua na praça de sua cidade: Este é o fundador do Esperanto. A língua internacional deve ser sem discriminação. Logo, ela deve ser uma língua neutra. Nenhuma língua nacional se presta para ser internacional. Eis o lema dos esperantistas: "Para cada povo seu idioma, o Esperanto para todos os povos". O Esperanto é a língua da cultura internacional. Nosso primeiro círculo com usos e costumes próprios é a família. Depois vem o circulo de amigos, a cidade, a região, a província, a nação. Finalmente vem o círculo internacional. A personalidade de vocês não estará completa se esquecerem a humanidade. Usemos, portanto, a estrela verde do Esperanto sobre nosso peito. Veja, eu tenho uma estrela verde; portanto, eu sou esperantista.

(extraído do livro bilíngüe Baza Esperanto (Esperanto Básico) de Evaldo Pauli. O livro online está hospedado no site da UFSC)

Super la Blogo:



Pri mi mem




Mp3-Ludilo



Incluir tabela aqui




Mi ĵus vidis

Loading...


METAS PARA 2013


Untitled Document

MINHAS RESOLUÇÕES DE INÍCIO DE ANO 2013:

  • Esperanto - Ne haltu!

  • Tai Chi Chuan - Não pare!

  • Dieta - Não pare!

  • Blog - Não pare!

  • Exercícios - Não pare!




Sendi mensaĝon




LINK-ME





Aliaj vojaĝoj

Histórico:

- 01/12/2013 a 31/12/2013
- 01/07/2013 a 31/07/2013
- 01/06/2013 a 30/06/2013
- 01/05/2013 a 31/05/2013
- 01/08/2012 a 31/08/2012
- 01/03/2012 a 31/03/2012
- 01/02/2012 a 29/02/2012
- 01/01/2012 a 31/01/2012
- 01/12/2011 a 31/12/2011
- 01/11/2011 a 30/11/2011
- 01/09/2011 a 30/09/2011
- 01/10/2007 a 31/10/2007

BLOGO DE AMikoj

Incluir link-me aqui:

Incluir link-me aqui:

Mojosaj retpaĝoj

Outros sites:

- Lernu
- kurso de Esperanto Download Gratuito
- Livemocha
- Ria Slides
- Projeto Gutemberg
- Passaporte Esperanto
- Edukado.net
- Reta Vortaro
- Cadastro site Pasporta Servo
- Tradução Automática Inglês - Esperanto
- Wikitrans-Esperanto
- Vikipedio
- Glosbe
- Vortaro Túlio Flores
- Ibabel.me
- Facila Vento
- App Android Meu Blog
- Kuirejo kaj Gastronomio

Elektu mian blogon


Votação:

- Dê uma nota para meu blog

Indiku mian blogon
Indique esse Blog


Amikaj Kalkulilo
Contador:


HTML kodo

Código html:
Cristiny On Line



Karbonhidrato

Glukozo – direkt-ĉena formo
Fruktozo – direkt-ĉena formo
D-Fructose.svg
Ribozo - furanoza (aromata) formo
Beta-D-Ribofuranose.svg

 

En la biokemio, la karbonhidratoj estas relative baza klaso de la kemiaj kombinaĵoj. Ili estas primaraj biologiaj fontoj por deponado kaj spirado de la vivuloj. La nomo estas el tempo, kiam oni ne konis la kemian strukturon de la karbonhidratoj. Temas pri sakaridoj.

Enhavo 

1 Strukturo

2 Monosakaridoj

3 Disakaridoj

4 Polisakaridoj

5 Vidu ankaŭ

Strukturo[redakti]

 

La karbonhidratoj enhavas karbonajn, hidrogenajn kaj oksigenajn molekulojn en 1:2:1 rilato kaj formas la ĝeneralan formulon de CnH2nOn. Menciinde, ke kelkaj gravaj karbonhidratoj havas alian formulon CmH2nOn (kun m ≠ n) -kiel la glucido- aŭ ankoraŭ CnH2nOp (kun n ≠ p) -kiel la desoksiribozo-. Kelkaj kombinaĵoj havas pliajn elementojn ligitajn al la karbonhidratoj, ekz. kitino enhavas ankaŭ nitrogenon. La plej simplaj karbonhidratoj estas la monosakaridoj, kiuj estas malgrandaj artefaritaj aldehidoj kaj ketonoj kun hidroksilaj grupoj, kiuj NE estas ligitaj al la karbonila grupo. Aliaj karbonhidratoj estas kombinaĵoj el monosakaridaj unuoj per hidrolizo. Ili nomiĝas - post la kvalito kaj kvanto de monosakaridoj enhavantaj – disakaridoj, oligosakaridoj aŭ polisakaridoj.

Monosakaridoj

 

Oni povas klasifiki monosakaridojn laŭ situo de karbonila grupo (C=O) al aldehido (ĉefina) kaj al ketono (nefina situo). Alia priskribo okazas laŭ la enhavantaj karbonatomoj (triozo, tetrozo, pentozo, heksozo, heptozo). Ekz. glukozo estas aldoheksozo, fruktozo estas ketoheksozo kaj ribozo estas aldopentozo. Plue, ĉiu karbonatomo kun hidroksila grupo (escepte la unuan kaj la lastan) estas optike aktiva, permesante kelkajn diversajn karbonhidratoj kun la sama baza strukturo. Ekz. galaktozo estas aldoheksozo, sed la diferenco en la proprecoj al glukozo estas, ke la atomoj estas diverse aranĝitaj.

La direkt-ĉena (alifata) strukturo povas priskribi nur unu formon de la monosakaridoj. La aldehida aŭ ketona grupo povas reagi kun la hidroksila grupo de la karbonatomo, tiukaze estiĝas ringa formo kun oksigena ponto, kiu estas en ekvilibro kun la alifataj formoj. Menciinde, ke la ringa formo estas pli aktiva optike ol la alifata formo kaj ambaŭ havas la alfan kaj betan formon, kiuj interkonvertiĝas restante en ekvilibra stato.

Disakaridoj

 

La plej konataj disakaridoj estas la sakarozo (kana aŭ beta sukero – kombinaĵo el unu glukozo kaj unu fruktozo), laktozo (laktosukero – konsistanta el unu glukozo kaj unu galaktozo) kaj maltozo (kombinaĵo el du glukozoj). La ĝenerala formulo de la disakaridoj estas C12H22O11. La ligilo inter la du monosakaridoj rezultas la perdon de unu hidrogenmolekulo el la unu kaj de la hidroksilgrupo de la alia.

Polisakaridoj

 

 

Unu parto de la polisakaridoj estas depona materialo kiel amelo ĉe plantoj kaj glikogeno ĉe bestoj. La amelo konstruiĝas el amelozo (ne disbranĉanta glukozĉeno) kaj amilopektino (disbranĉanta). La glikogeno similas al la amilopektino, sed pli ofte disbranĉiĝas. La alia parto de polisakaridoj estas struktura materialo kiel celulozo, pektino. La celulozo estas longa, ne disbranĉanta ĉeno el kelkaj mil glukozmolekuloj. En la celulozo estiĝas hidrogenaj ligoj, kiujn povas biologie malligi nur bakterioj.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/Karbonhidrato)



- Postado por: Kapsiketo às 12h15
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




Kiam  la situacio estas bona, ĝuu ĝin;

Kiam la situacio ne estas bona, ŝanĝu ĝin;

Kiam la situacio ne estas ŝangebla, ŝanĝu vin Mem.

 

 

 

Viktor Frankl



- Postado por: Kapsiketo às 21h31
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




Krio aŭ vortoj de amo ne emociigas la ŝtonojn, ŝtonigita pro la tempo.



- Postado por: Kapsiketo às 22h06
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




Oni neniam forgesas la unuan instruiston.



- Postado por: Kapsiketo às 18h12
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




MORSA KODO

. ... .--. . .-. .- -. - --- / . ... - .- ... / .-.. .. -. --. ...- --- / -.- ..- -. / .-. . --. ..- .-.. .- / --. .-. .- -- .- - .. -.- --- / ... . -. / . ... -.-. . .--. - --- .---



- Postado por: Kapsiketo às 18h37
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________






- Postado por: Kapsiketo às 11h10
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




Enigmo Intelekta-koeficiento el Albert Einstein

Albert Einstein kreis tiun ĉi ekzamenon IK en la lasta jarcento kaj diris ke 98% de la monda loĝantaro ne kapablas solvi ĝin.

 1. Estas kvin domoj de malsamaj koloroj;

2. En ĉiu domo loĝas persono de malsama nacieco;

3. Ĉi tiuj 5 posedantoj trinkas malsamajn trinkaĵojn, fumas malsamfirmajn cigaredojn kaj havas specifajn dorlot-bestojn;

4. Neniu el ili havas la saman dorlot-beston, fumas samfirmajn cigaredojn aŭ trinkas la saman trinkaĵon.

 La demando estas: Kiu havas fiŝon?

 Konsiletoj:

·         La Norvego loĝas en la unua domo.

·         La Brito loĝas en la ruĝa domo.

·         La svedo havas hundojn kiel dorlot-bestojn.

·         La dano trinkas teon.

·         La verda domo estas apud la maldekstra flanko de la blanka domo.

·         La viro, kiu loĝas en la verda domo trinkas kafon.

·         La viro kiu fumas cigaredojn "Pall Mall" kreas birdojn.

·         La viro, kiu loĝas en la flava domo fumas cigaredojn "Dunhill"

·         La viro kiu loĝas en domo kiu estas meze trinkas lakton.

·         La viro, kiu fumas cigaredojn "Blend" loĝas apud tiu kiu havas katojn.

·         La viro, kiu kreas ĉevalojn loĝas, apud tiu kiu fumas cigaredojn "Dunhill".

·         La viro kiu fumas cigaredojn "Blue Master" trinkas bieron.

·         La germano fumas cigaredojn "Prince"

·         La norvego loĝas apud la blua domo.

 

·         La viro kiu fumas cigaredojn "Blend" havas najbaron, kiu trinkas akvon.

Mi solvis gxin! Kaj vi?

 

Mi 

 



- Postado por: Kapsiketo às 15h10
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




Parolante pri mielo, mi memoras patkukojn kun mielo. Jen mia versio el ĉi tiu recepto:


"Usona" patkuko dolĉigita per mielo

Ingrediencoj:

1 ovo

2 kuleroj da oleo

200ml da lakta kremo

1/2 taso da faruno

1 kulero da bakpulvoro

butero por grasi la paton

Mielo laŭguste

Kuirado:

En elektra miksilo, miksu la ovon kun oleo kaj la lakta kremo. Aldonu la farunon miksita al la bakpulvoro, miksante ilin nur iomete, kreante la paston. Ete buterumu la paton, varmigu ĝin kaj enverŝu iom da pasto. Atendu iom da tempo, por ke la pasto egale etendiĝu. Kiam la randoj de la patkuko estus sekaj, turnu ĝin pere de spatelo por kuiri la alian flankon, Se vi havas sufiĉe da praktiko, vi povas saltigi la patkukojn.

Prezentu ilin varmaj kun mielo.

 

 PS: Mia versio cxi tiu receptoj.



- Postado por: Kapsiketo às 13h42
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




 

Stranga "miel-luno"

Antaŭ kvar monatoj mi faris mallongan kaj strangan miel-semajnan vogaĝon kun mia familio al Rio-de-ĵanejro, cxar mi havas tre “amikeman” familion ili decidis iri kun mi kaj mia edzo al nia “miel-luno”. Ni ekveturis de braziljo per aŭto al la flughaveno. Poste ni flugis dum du horoj! Kiam ni alvenis ni estis tre gajaj. En la flughaveno ni ne sukcesis lui la aŭton ĉar koincide, niaj 2 stirpermesoj estis eksvalidaj, “kion fari nun?” ni pensis. Do ni decidis iri per taksio ĝis la adreso, ni montris adreson al taksiŝoforo kaj li afable helpis pri la pakaĵo, post preskaŭ tri horoj en la buso ni alvenis. Finfine en Arraial do Cabo-RJ – kia trankvila urbo! Ni iris al la plaĝo, multaj infanoj, kiu estis kun ni antaŭ tiu ĉi vojaĝo neniam vidis la maron. Ial mia baptopatrino ne volis promeni kune, ŝi decidis resti ĉe la gastejo. bedaŭrinde ni ne komprenis kion ŝi volus kaj ŝi ne komprenis nin... Ni ankoraŭ Iris al Corcovado kaj Copacabana. Ho, mi havis vere bonan tempon en Rio-de-ĵanejro kun miaj geparencoj! Cxar estis la dua fojo ke ni iris al rio-de-ĵanejro, ni ekplanis nian venontan vojaĝon al alia urbo, sed ĉi-foje nur mi kaj mia edzo. Verŝajne, kiam mi povas komuniki en Esperanto, ni iros al iu universala kongreso de esperanto.


Lernu.net Ana Pana - Parto 7


 



- Postado por: Kapsiketo às 17h03
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________




Mia donaco alvenis!  Mi estas tre feliĉa!!!!

 



- Postado por: Kapsiketo às 14h53
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________






- Postado por: Kapsiketo às 14h25
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________






- Postado por: Kapsiketo às 11h15
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________






- Postado por: Kapsiketo às 11h14
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________






- Postado por: Kapsiketo às 11h13
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________






- Postado por: Kapsiketo às 01h48
[ ] [ envie esta mensagem ]

___________________________________________________